Informoj en Esperanto

La Societo pri Interlingvistiko (GIL) estas fondita en 1991 en Berlino. Nuntempe la societo havas proksimume 65 membrojn, kiuj estas plejparte lingvistoj. Ĉar la germana estas la laborlingvo de GIL, la enhavo de nia retpaĝo estas havebla nur en la germana, escepte de la sekvaj informoj ĝeneralaj.


La Societo pri Interlingvistiko estas scienca organizo, kiun okupas la diversaj aspektoj de internacia komunikado. Tiu enhavas la sekvajn temojn:

  • lingvopolitiko
  • lingvoscienco
  • ekonomiko
  • kulturscienco
  • historio
  • juro
  • informadiko.

GIL analizas eblojn de la optimumigo de internacia komunikado per uzo de planlingvoj, pri kiuj koncentriĝas ĝiaj esploroj.

Al la aktivaĵoj de la Societo pri Interlingvistiko apartenas:

  • la organizado de ĉiujaraj sciencaj konferencoj kaj publikigo de konferencaj aktoj,
  • la informado pri interlingvistikaj aktivaĵoj en ĝia blogo (ĝis 2016 en la bulteno „Interlinguistische Informationen“ [Interlingvistikaj Informoj], kiu enhavis ĉefe bibliografiajn informojn)
  • instigo de ĝiaj membroj prelegi kaj publikigi en kaj ekster GIL kaj kunlabori kun institucioj kaj kolegoj interesataj pri interlingvistikaj temoj.

Ĉiu, kiun interesas interlingvistikaj temoj, povas proponi sin por membriĝo en la Societo pri Interlingvistiko, sub la kondiĉo de la agnosko de la statutoDE de GIL. La aliĝilo troveblas ĉi tieDE. La estraro konforme al la statuto decidos pri la membrigo.

Kontakto

Prof. Dr. Sabine Fiedler
(prezidanto)
Universität Leipzig
Institut für Anglistik
Beethovenstr. 15, 04107 Leipzig
sfiedler(ĉe)uni-leipzig(punkto)de