Niaj temoj

Optimumigo de internacia komunikado

La internacia pozicio de lingvo kutime estas la rezulto de politikaj kaj ekonomiaj strukturoj de povo.

Kiujn sekvojn havas la hegemonia pozicio de unu aŭ kelkaj lingvoj sur internacia nivelo en sferoj kiel politiko, kulturo, klerigo kaj scienco? Ĉiuj lingvoj havas la saman valoron, sed ĉu ili havas ankaŭ samajn rajtojn? Kial iuj lingvoj estas „elmortantaj“? Kio estas lingva imperiismo?

Kiuj ebloj ekzistas por optimumigi la internacian komunikadon?

Ĝenerale oni konsideras la anglan la ‚lingvafrankao‘ de la tuta mondo. Sed kiel efike kaj demokratie estas, ke ĉiu devas paroli la anglan? Kiu havas avantaĝon, kaj kiu ne havas? Ĉu povus ekzisti ankaŭ aliaj ebloj, kiel teĥnologio aŭ internacia planlingvo?

Planlingvoj

Kio estas internaciaj planlingvoj?

La konscia kreado de lingvoj kaj lingvoplanado estas disvastiĝintaj fenomenoj. La konscia kreado de lingvo kaj ties praktika uzado estas speciala formo de lingvoplanado. Unuajn pensojn pri ‚lingua universalis‘ oni trovas jam ĉe Leibniz kaj Kartezio. Depost ilia tempo estis pli ol mil provoj krei internacian lingvon. Nur malmultaj el ili entute estis praktike uzataj kaj eĉ malpli estas uzataj nuntempe. Kiel la spertoj kun planlingvoj prilumis filozofiajn, lingvistikajn kaj aliajn rilatajn problemojn kaj temojn. Kial certaj lingvoprojektoj estis sukcesaj kaj aliaj malsukcesis?

Kion lernigis al ni niaj spertoj kun Esperanto?

Esperanto estas ĝis nun la plej sukcesa planlingvo. Oni science esploris ĝiajn teorion kaj praktikan uzon. Kiun esprimkapablon havas la lingvo? Kaj trajtojn havas ĝia parolkomunumo? Kiun praktikan rolon ĝi povus ludi estontece? Kion ĝi povos atingi, kaj kiel ĝi evoluas? Kion oni nur asertas pri la lingvoj, kaj kio estas reala?

Jen sekvas kelkaj bazaj terminoj kaj kiel oni difinias ilin en la Societo pri Interlingvistiko:

Interlingvistiko estas la studo de ĉiuj aspektoj de internacia komunikado, kio inkluzivas la rolojn, strukturojn, evoluon kaj aplikadon de etnaj kaj planitaj lingvoj kiel rimedoj de internacia komunikado.

Planlingvoj estas lingvoj, kiujn individuoj aŭ grupoj kreis konscie laŭ difinitaj kriterioj precipe por faciligi internacian komunikadon. Aliaj, similaj terminoj uzataj por tio estas ‚lingvoj artefaritaj‘, ‚internaciaj (artefaritaj) lingvoj‘, ‚konstruitaj lingvoj‘ kaj ‚universalaj lingvoj‘.

Esperanto estas ĝis nun la plej sukcesa okazo de lingvoprojekto, kiu evoluis al plenvalora lingvo kun varia parolkomunumo.

Esperantologio (branĉo de interlingvistiko) esploras la fontojn, strukturon, evoluon, komunikadonn kaj la parolkomunumon de Esperanto, la planlingvo iniciita de L . L Zamenhof en 1887.

GIL preparis elektitan bibliografion pri tiuj temoj.